La glaĉero Khumbu ĉe la bazo de Monto Everesto malrapide malmultiĝas pro kreskantaj temperaturoj, kaŭzante rapidan glaĉerfandiĝon, kio minacas vivrimedojn kaj vivon mem. En la Internacia Kortumo de Justeco (ICJ), ĉiuj landoj prezentantaj, sendepende de sia geografia aŭ politika situo, aplaŭdis la principojn de devus-atenti kaj de preventado malutiloj kaŭzitaj de klimata ŝanĝo. Altnivelaj ellasiloj de forcejaj gasoj, ili konsentis, devas preni respondecon.
Lunde, la 9-an de decembro 2024, landoj kiel Nepalo, Pakistano, Nauro, Nov-Zelando kaj la Ŝtato Palestino prezentis argumentojn antaŭ la kortumo. Nepalo kaj Pakistano, de la regiono de la Hindu-Kusĉa Himalajo, montris ekzemplojn de la efikoj de subitaj inundoj en lastatempaj jaroj, dum la insuloŝtato de Nauro diskutis la levigantan marnivelon kaj ties konsekvencojn. La Ŝtato Palestino substrekis kiel armitaj konfliktoj kaj ekologia detruo interplektiĝas.
Vanuatu petis la UN Ĝeneralan Asembleon peti la ICJ liveri konsilan opinion pri la devoj de UN-membrolandoj pri prevento de klimata ŝanĝiĝo kaj protekti la medion por nuna kaj estontaj generacioj. Kvankam ne devigebla, la kortuma opinio influos la leĝajn konsekvencojn por membroj, precipe tiuj malgrandaj insulaj disvolviĝantaj ŝtatoj. Pli ol 70 landoj ĝis nun prezentis siajn kazojn.
Nepalo, tra sia Ministro pri Eksteraj Aferoj, emfazis kiel klimataj katastrofoj endanĝerigas homajn rajtojn. Landoj laŭ la historio respondecaj pri emisioj devas plenumi siajn devoj. Nepalo ankaŭ alvokis facilan aliron al teknologio kaj ĝustatempa delivereco de meteorologiaj kaj glaciaj datumoj.
Pakistano, kiu spertis ruinajn inundojn pro klimata ŝanĝiĝo en 2022, postulis pli da subteno kaj konosdivido. La Attorney General de Pakistano petis klarigi la leĝan respondecon por limigi forcejajn gasojn.
Nauro atentigis pri la ekzistenciala minaco kiun klimata ŝanĝo prezentas, substrekante la efikojn de marnivela kresko kaj sekeco. Kunulo, Nov-Zelando reprezentas diversajn Pacifikinsulajn landojn, forte akcentante la bezonon trakti homfaran klimatan ŝanĝiĝon kiel la plej granda minaco al ilia regiono.
Palestino tiris la atenton al la kunfando de klimata ŝanĝiĝo kaj internacia juro dum konfliktoj. Ili invitis la ICJ agnoski la komplikan rilaton de klimata ŝanĝo kun armitaj konfliktoj. Palestina ambasadoro substrekis la limigatan povon influi klimatan politikon sub Israelia okupacio, kvankam oni provizas malpli ol 0,001% de tutmondaj forcejaj gasoj.
La tribunalo estis instigita fare de ĉiuj partoprenantoj ne preterlasi la ŝancon definitive trakti tiujn diversajn aspektojn en sia historia konsila opinio, kun la celo certigi egalecon kaj justan aplikadon de la leĝo por ĉiuj homoj, malantaŭ lasante neniun.