Homoj rigardas televidilon ĉe aŭtobusa terminalo en Seulo marde vespere montrante la informkunvenon de Sudkorea Prezidento Yoon Suk-yeol. Leĝdonantoj en Sud-Koreio voĉdonis por nuligi la kontestatan militjuron deklaritan marde de Prezidento Yoon, inversigante decidon kiu skuis la nacion. Marde vespere, en surpriza televida alparolo, Yoon proklamis “krizan militjuron” kaj akuzis la opozicion pri paralizado de la registaro. Li argumentis, ke la movo estis necesa por protekti la landon. Yoon asertis, ke la maldekstra opozicio estis simpatia al Nord-Koreio kaj promesis “elradikigi por-Nordkoreajn fortojn kaj protekti la konstitucian demokratan ordon.” Opoziciaj gvidantoj tuj denuncis la proklamon kiel kontraŭkonstitucian. Ĉe la Nacia Asembleo, ĉiuj 190 membroj voĉdonis por nuligi la militjuron. Konstateblis ĝojo ekstere de la ĉefpordo, kie amasa publiko laŭdis la decidon. Estis la unua fojo ekde 1980, ke sudkorea prezidento deklaris militjuron. Sub la deklaro de Yoon, ĉiuj politikaj agadoj kaj amaskomunikiloj estus sub strikta ŝtata kontrolo.