Norvegio planas krei novan NATO-amfibian militan centron por trejni usonajn, britajn, kaj nederlandajn marsoldatojn en la komunumo Sorreisa, norda parto de la lando, anoncis la Defendministerio vendrede. La centro estos plurcent kilometrojn for de Murmansko, kie troviĝas gravaj rusaj militbazoj. Ĝi permesos NATO-personaron trejni en arktaj kondiĉoj kaj simuli amfibian atakon per kunordigita agado de teraj, maraj, kaj aeraj fortoj. Oni planas ke la instalaĵo enhavu kelkcent soldatojn kaj komencu funkcii plene en 2026.
“Ni devas kune trejni por povi defendi Norvegion, la nordiajn landojn, kaj NATO dum krizoj kaj milito,” diris Defendministro Bjorn Arild Gram, menciinte ke lia lando estas en pli serioza sekurecpolitika situacio. Li emfazis la bezonon de pli da aliancanoj en Norvegio por pli bona kono de la lokaj klimato kaj vetero kondiĉoj. La nova centro havos proksimajn rilatojn kun aliaj militaj instalaĵoj en la areo, kio estos tre utila por NATO.
La norvega registaro planas signife plialtigi defendelspezojn, investante 54 miliardojn da dolaroj ĝis 2036. Oslo intencas akiri unuajn longdistancajn aerdefendsistemojn, vastigi la armeon kaj hejman gvardion. Rusia Ministro pri Eksteraj Aferoj, Sergey Lavrov, deklaris, ke Moskvo pretas defendi kontraŭ la NATO-ambicioj en la regiono.