La ĉefministro de Kosovo, Albin Kurti, akuzis la serbajn aŭtoritatojn pri implikiĝo en eksplodo ĉe kanalo, kiu provizas akvon al du ĉefaj karb-elektraj centraloj de la sendependiĝinta regiono. Kurti alparolis la incidenton en televida mesaĝo vendrede vespere. Li avertis, ke partoj de la regiono povus resti sen elektro, se la damaĝo ne ripariĝos baldaŭ. “Ĉi tio estas krima kaj terorisma atako celanta damaĝi niajn kritikajn infrastrukturojn,” li diris. La ĉefministro asertis, ke la eksplodo estis farita de profesiuloj ligitaj al bandoj direktitaj de Serbio, kvankam li ne prezentis pruvojn.
La usona ambasadoro en Kosovo, Jeff Hovenier, promesis subtenon al la kosova registaro por kapti la respondulojn. La tria eksplodo tiun semajnon en Kosovo, estis kiam nekonataj personoj ĵetis du obusojn en korton de policejo en Zvecan, kie okazis materia damaĝo. La sekvan tagon, komunuma konstruaĵo en Zvecan ankaŭ estis celita per obuso, kaŭzante etan damaĝon.