La 15an de aprilo 2023, milito inter la sudana armeo kaj la Rapidaj Subtenfortoj (RSF) ŝanĝis Sudanon draste. Multaj homoj pereis, vundiĝis, aŭ fariĝis rifuĝintoj. Malriĉeco kaj diskriminacio pliiĝis, kaj infrastrukturoj en urboj kaj vilaĝoj estis detruitaj. Ĉirkaŭ 10.9 milionoj da homoj estas interne delokigitaj, kaj 2.2 milionoj fuĝis eksterlanden. Malsategoj kaj atakoj al civiluloj estas oftaj, tamen internacia atento al la konflikto malkreskis. Virinoj defendantoj de homaj rajtoj (WHRD) suferis grandajn riskojn de minacoj, arestoj, kaj perdo de siaj rajtoj. Ili estas devigitaj fuĝi de konflikto al aliaj regionoj aŭ landoj. Tiuj ĉi malfacilaj cirkonstancoj negative influas la ekonomian, socian kaj psikologian vivon de WHRD. La internacia komunumo devas subteni Sudanon por fini la milito kaj konstrui pacon. Madiha Abdalla, WHRD, daŭre laboras por ĉesigi la konflikton kaj protekti civilulojn.