Israela militistaro anoncis, ke ĝi pafis al homoj provantaj reveni al certaj regionoj la duan tagon de armistico kun la grupo Hezbollaho. Ĵaŭde, israelaj militaviadiloj atakis sudan Libanon post ekvido de Hezbollaho-agado ĉe raketdeponejo, la unuan aeratakon post la komenco de armistico inter Israelo kaj Hezbollaho.
Neniuj tuja informo pri viktimoj sekvis la israelan aeratakon, kiu okazis kelkajn horojn post kiam Israelo raportis, ke ĝi pafis al homoj en Suda Libano. Israelo akuzis ilin pri rompado de la armistico, sen doni detalojn. Libana novaĵagentejo raportis ke du homoj estis vunditaj.
Du sinsekvaj okazaĵoj maltrankviligis pri la interkonsento, kiu estis perita de Usono kaj Francio. Ĝi inkluzivas du-monatan armisticperiodon, dum kiu Hezbollaho devas retiriĝi norden de la rivero Litani, kaj israelaj fortoj devos reveni al sia limo. Tiu tamponzono estus kontrolata de libanaj soldatoj kaj UN-pacistoj.
Israela armeo deklaris, ke ĝi identigis “suspektatojn alvenantajn kun veturiloj” malobeante la armistickondiĉojn kaj avertis pri severaj sekvoj. Israelo deklaris ke ĝi retiriĝos iom post iom observante, ke la kondiĉaro plenumiĝas.
Fine de Oktobro 2023, la armistico ĉesigis pli ol jaran konflikton inter Israelo kaj Hezbollaho, kiu komenciĝis post Oktobra atako. Pli ol 3,760 personoj mortis en Libano dum la konflikto, laŭ libanaj sanoficistoj, dum en Israelo mortis pli ol 70 homoj. En Libano, proksimume 1,2 milionoj da homoj estis delokitaj, dum en Israelo ĉirkaŭ 50,000 estis devigitaj foriri.